Numero 127 – vintro 2019
Armilo de la vero
La interparolo kun p. prof. Andrzej Zwoliński,
la aŭtoro de la libro „Zatruwanie ducha”
[toksado de spirito]
En la libro „Zatruwanie ducha” Vi, Pastro Profesoro, tuŝas la proksiman al Vi temon de la metodoj de batalado kon-traŭ la vero kun helpo de manipulado.
– Temas pri iu detruo de realeco, kiu gvidas al la plej ordinara en la mondo stulteco. Biblio kvarcent foje parolas pri stulteco, Sankta Tomaso el Akvino substrekadis, ke ne ekzistas alia peko nur stulteco, do foriro disde la vero pri si mem, pri ĉia agado. Nun ni havas aferon kun la specifa speco de manipulado. La titolo „Toksado de spirito” sugestas la penson pri mekan-ismo, kiun la sovetia prokuroro Andrej Viŝinskij priskribis pli malpli tiel: Antaŭe oni donadis al mastro venenon dum bankedo kaj estis sciate, ke li estis venenita dum festeno. Ni faras tion multe pli sprite – al la ĉiutaga tagmanĝa porcio ni alŝutas la mikrobakteriojn de Koch kaj nia malamiko estas venenata malrapide.
En la mondo ekregita de interreto tio estas tre facila.
– La manipulado baziĝas sur tio, ke ni ne pensas, ne analizas. En la enkonduko al la libro mi alvokis tre gravan penson de nia profeto Cipriano K. Norwid, kiu skribis, ke li profunde kredas, ke hodiaŭ, por agadi, oni devas anticipadi, do oni devas antaŭ, ne post, scii kion agi.
Ĉi libro estas ankaŭ la praktika konsulta libro, kiel re-konadi mensogojn en diversaj terenoj de la realeco.
– Mi parolas pri kelkaj terenoj de detruado de la realeco – pri la detruita vero, pri la ekatako al la psiko, plue pri la provo anstataŭigi konsciencon per la pozitiva leĝo, laŭ kiu tio, kion starigos la plimulto, devas esti rekonata en konscienco. Tio estas la evidenta mensogo, ĉar la plej alta leĝo por homo estas la voĉo de la homa konscienco apogita sur la natura leĝo. Tial unu el la ĉapitroj de la libro estis titolita “Leĝo sen konscienco”.
Ĉi tiu ĉiutaga surtabligo al ni venenon sensentigas nian sistemon de defendo kontraŭ mensogo.
– Pro tio grava estas montri la mekanismojn, en kiuj ni estas mergitaj tre profunde. La kanalo de elektronikaj komun-ikoj, tiel nomata varma komuniko, kie ne estas la tempo por pripenso, havas nenian rilaton kun meditado. Ĝi ankaŭ ne plimultigas al ni scion, ĉar homo ricevas multon da novaĵoj, kiujn li ne povas kontroli. Ni utiligas laŭvicajn novaĵojn, ni parolas pri ili al aliaj, sed plej ofte ni ne formigas nin tiel reciproke.
Kiel defendi sin kontraŭ ĉi tiuj procezoj?
– Ni bezonas la amaskomunikilan edukadon, alie ni eligados laŭvicajn generaciojn de poloj senarmaj fronte al pose-dantoj de grandaj amaskomunikiloj.
Por kiu estas ĉi libro?
– Por ĉiu, kiu estas mergita en la realeco de amas-komunikiloj, sed precipe por edukistoj kaj gepatroj, kiuj devas formigi la kritikan pensadon de infanoj kaj junularo.
Dankon por la interparolo.
Beata Falkowska
El: Nasz Dziennik, nasz magazyn, sabato-dimanĉo, 10-11 aŭgusto 2019, paĝo 11.
La libron „Zatruwanie ducha” oni povas mendi kaj aĉeti rete: zamowienia@naszdziennik.pl E-igis St. Śmigielski
*
Neniam intermiksu klerecon kun eduko.
Neniu klerigejo instruas la estimon al aliaj
kaj la personan kulturon.
Ĉi tion oni elportas el sia hejmo.