Numero 130 – aŭtuno 2020
Arkivo de pandemio
Eblas aliĝi al dokumentado de ĉi tiu escepta tempo.
Ni volontigas por prezenti siajn travivaĵojn el la pan-demio de kronviruso kaj sendi materialojn dokumentantajn tiun ĉi malfacilan tempon. Ni kolektadu komune la atestojn de la historio – petas Aleksandra Starczewska-Wojnar el la Ŝtata Arkivejo en la urbo Opole.
Tio povas esti afiŝoj, flugfolioj, anoncoj (ekz. pri limigoj, procedoj de konduto, petoj pri irado kun masketo sur buŝo ktp.), sed ankaŭ fotoj, filmetoj, gazetaj artikoloj.
– Valoras fordokumenti tion, kio okazadis: starvicoj antaŭ vendejoj, sociaj agadoj, reciproka helpo, monkolekt-adoj, ĉar ja ĉirkaŭe okazas ankaŭ multe da bono. La mate-rialojn bone priskribi, kie kaj kion ili prezentas. Sendu aŭ alportu ilin al nia arkivejo, por ke laŭvicaj generacioj ek-sciu, kiel ni vivis dum la pandemio, kiel la kronviruso ŝan-ĝis nian ĉiutagan vivon, kun kiaj problemoj ni baraktadis. Ni kolektos ilin kaj prizorgos, ke ili restu en memoro. En estonteco sur la bazo de tiuj materialoj povas ekesti diver-saj publikaĵoj aŭ sciencaj laboroj – klarigas la arkivistino.
La kampanjo ne estas limigita tempe, la materialojn oni povas transdoni pere de ret-poŝto
(t.foltyn@opole.ap.gov.pl, b.sypko@opole.ap.gov.pl,
archiwumpandemii@opole.ap.gov.pl) aŭ interkonsenti ret-poŝte je la renkonto en arkivejo.
kgj
El: Semajnrevuo Gość Niedzielny, Gość Opolski,
24a de majo 2020.
Esperantigis: Stanisław Śmigielski