Numero 135 – vintro 2021
Antaŭvorto
Karaj Legantoj!
Jen en viaj manoj estas la lasta kajero de bulteno FRATECO! Pro mia malboniĝanta sano mi decidis ĉesi el-donadon de la bulteno, kiu regule aperadis dum 30 jaroj, malgraŭ ke la redakcia adreso ŝanĝiĝadis 7-foje lige kun miaj translokadoj. Multaj legantoj mortis, aliaj pro diversaj motivoj rezignis pri la abono al FRATECO. Spite al tiuj malfaciloj mi klopodis regule eldonadi ĉi tiun bultenon, kiu estis servonta por la spirita formado de Esperanto-parolantoj Mi intencis doni multe da pozitivaj enhavoj en plejeble bona lingvaĵo. Ĉu mi sukcesis atingi tion – respondu la legantoj.
Bedaŭrinde, kio havas sian komencon, havas ankaŭ sian finon. En mia lasta vorto mi tutkore dankas al ĉiuj kiuj ĝisfine legis kaj abonis la bultenon FRATECO. Aparte mi dankas al tiuj kiuj riĉigis ĝin per siaj artikoloj.
Specialan dankon mi adresas al samideano Stanisław Śmigielski el Kędzierzyn-Koźle, kiu en lastaj jaroj sendadis al mi multajn materialojn publikigindajn kaj multajn traduk-aĵojn.
Al vi, Karaj Legantoj, mi rekomendas la bonegan re-vuon DIO BENU eldonatan de Ĉeĥa IKUE-Sekcio, Trŝicka 6, CZ-75127 Penĉice, kaj la revuon Espero Katolika en elektronika verso PDF, libere elŝutebla el: www.ikue.org/cz.
Rapide pasas vivo, torente fluas temp’.
Post tag’, semajn’, aŭ horo, dispelos nin la vent’.
La ĝoja tempo pasos, mutiĝos nia kant’.
Do levu ni la toston: ekreĝu Esperant’!
Estu laŭdata Jesuo Kristo! Dio benu!
Stanisław Płachta OFM