Numero 134 – aŭtuno 2021

Antaŭvorto

Karaj Legantoj!

 

Jen en viaj manoj estas Frateco numero 134. Iu diris la saĝan frazon: „Por la vivon longigi, ne decas ĝin kurtigi”. Pro tio vi trovos en ĉi kajero artikoleton „Dekalogo por la sana vivo”. Iu alia deklaris, ke la vivo pasigita sen laboro valoras kiel la kadro sen bildo. Sekve necesas memori la ĉiam aktualan maksimon de benediktanoj: Ora et labora! Preĝu kaj laboru!

          Bedaŭrinde la surtera vivo rapide forpasas kaj prok-simiĝas la tago de morto.

La morto estas instruisto, kiu neniam eraras kaj deci-deme eldiras siajn juĝojn. Jen kion ĝi parolas:

Homoj, kial vi malamas unu la alian, kial vi rigardas vin malame kaj eĉ ne salutas vin, kial vi ne helpas al vi? Vi ĉiuj estas mortemaj! Ĉiuj dumaj! Kreu do pacon! Utiligu tiun mallongan tempon, kiun vi havas al dispono, por fari al vi bonon, ami unu la alian, por ne senti konscienc-riproĉojn tro malfrue kaj ne sin turni kun peto pri pardono rigardante jam sole ies foton. La vivo tro mallongas por longdaŭra kolero!

Ni hastu ami la homojn! Tiel rapide ili forpasas! Ni memoru ankaŭ pri tiuj kiuj forlasis ĉi tiun mondon kaj eble atendas nian helpon. Tion faciligos nin la “Spirita almozo”.

“Sinjoro Jesuo, mi fordonas al Vi senkondiĉe tutan mian vivon, tian kia ĝi estas. Ĉar Vi mem scias, kio estas en ĉiu homo, ankaŭ kio estas kaj en mi. Konstruu do en mi la templon, kie estos loko por Vi, kaj ŝanĝu tion, en kio mi ne sukcesas, en ion plibonan. Amen.” (Maria Mickle).

 

Agrablan legadon deziras Stanisław Płachta OFM

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w sierpniu 2023: Zofia Mojsa, Br. Dominik Baran, Maria Fuks, Elżbieta Nowak; Wieczne odpoczywanie racz im dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
  • włoski - o. Cyprian
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony