Numero 133 – somero 2021

Antaŭvorto

Karaj Legantoj!

 

En la gazeto DIO BENU n-ro 2/2021 mi tralegis bonegan artikolon pri persisteco, el kiu mi citas kelkajn fragmentojn:

Ne estas malfacile deklari la amon,

pli malfacile estas ami.

Ne estas malfacile fariĝi patro,

pli malfacile estas esti la patro.

Ne estas malfacile diri la vorton,

pli malfacile estas la vorton plenumi.

Ne estas malfacile vizitadi lernejon,

pli malfacile estas lerni.

Ne estas malfacile eniri drinkejon,

pli malfacile estas reveni hejmen.

Ne estas malfacile komenci,

pli malfacile estas tion finfari. (…)

Ne estas tiel malfacile trovi la ĝojon, kiel ĝin konservi. Tial nin Jesuo instigas, por ke ni konstante serĉu, ĉar ni trovos, konstante frapu, ĉar estos denove malfermite al ni, kaj kon-stante petu, ĉar ĉiam ni denove ricevos (kp Mat 7,7-8).

Ni travivas iom tristan tempon plenan de necerteco. Sed ni ne perdu esperon kaj fidon, ke Jesuo superinta la morton trakondukos nin sekure dum ĉi tiu necerteco. Nur ni tutplene konfidu nin en lian protekton.

Diversaj artikoloj kaj konsiloj en ĉi tiu kajero de FRATECO helpu nin strebi al pli bona vivo, por ke ni “ne venkiĝu de malbono, sed venku malbonon per bono” (Rom 12:21). Mi salutas vin kore kaj deziras agrablan legadon!

Stanisław Płachta OFM

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w sierpniu 2023: Zofia Mojsa, Br. Dominik Baran, Maria Fuks, Elżbieta Nowak; Wieczne odpoczywanie racz im dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
  • włoski - o. Cyprian
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony