Numero 132 – printempo 2021
Antaŭvorto
Karaj legantoj, karaj gefratoj en Jesuo Kristo, ni en-paŝis la novan jaron 2021. Kia ĝi estos por ni? Kiel ni tra-vivos ĝin, tio multe dependos de ni mem. Por ĝin bone tra-vivi, helpu al ni ĉi subaj pensoj kaj la tuta 132a numero de FRATECO.
En la jaro 1980 mortis eminenta psikologo, Erich Fromm, aŭtoro de La arto ami kaj Esti aŭ havi. Neniam li penis formuli grandajn pensojn por amasoj, sed elektadis ĉiam la individuan manieron turniĝadi al homoj, por povi servi al ili per konkretaj konsiloj. Li instigadis, ekzemple, por “vekiĝi je fiksita tempo kaj trovi momenton da tempo por meditado, ne ‘fuĝi’ de si mem, ne konduki bruan viv-manieron…”. Ĉi tiujn principojn li nomadis „evidentaj kaj fundamentaj reguloj”. Tio estas vero! Se ni trapensos ilin, ili ŝajnos tre saĝaj!
Ami kaj esti amata, estas tiel kvazaŭ oni sentus la sunon el ambaŭ ĝiaj flankoj.
- Amo simile kiel Esperanto estas universala lingvo, kapabla al libera komunikiĝado inter homoj.
- Granduloj spirite estas kiel nuboj, arigas tiucele, por redonadi.
- “Vivo sen amo estas kiel akvario sen akvo”.
(G. Cesbron)
Esperanta bulteno FRATECO por la spirita formado legeblas sur la klostra retpaĝo: ofm-przemysl.pl (serĉu en Google.pl). Wspólnota klasztoru o. Stanisław Płachta.
Mi salutas vin kore, kun la deziro: ke vi en sano kaj bona farto bele laboru por Esperanto. Agrablan legadon!
Stanisław Płachta OFM