Numero 130 – aŭtuno 2020
Antaŭvorto
Karaj Legantoj!
Kiel enkondukan vorton al Frateco numero 130 mi proponas la pripensindan, saĝan eldiron de unu pensulo:
– Eble estas vero, ke por mono eblas fari ĉion, sed mi ne kredas tion.
– Eble estas vero, ke bela virino igas viron feliĉa, sed mi ne kredas tion.
– Eble estas vero, ke lernejo igas homojn saĝaj, sed mi ne kredas tion.
– Eble estas vero, ke iu povas eldoni juĝojn, sed mi ne kredas tion.
Anstataŭ tio mi kredas, ke ne sole per pano vivas la homo.
– Mi kredas, ke la homo deziras ne narkotaĵojn kaj iluziojn, sed la veron kaj amon.
– Mi kredas, ke la virino, kiu estas nur bela, sed ne estas bona, povas esti sole dolĉa veneno sed nenio pli.
– Mi kredas, ke lernejo kaj scienco senigitaj de hu-mileco faras sole dividon kaj malamon.
– Mi kredas, ke riĉeco devas esti unue en la animo kaj poste en la poŝo.
– Mi kredas, ke maljustecon ne eblas eviti, se oni rigardas aferojn ne tiel, kiel tion instruis al ni Dio.
(Giovanni Papini)
*
Valoras ne nur tralegi ĉi-suprajn vortojn sed ankaŭ primediti, ĉar la amon oni devas lerni, ĉiam denove kaj senfine. Bonan legadon deziras Stanisław Płachta OFM.