Numero 129 – somero 2020
Antaŭvorto
Karaj Legantoj!
Pandemio estas granda puriga rekolekto. Homoj kiuj iame ĉesis preĝi, denove preĝas. Ili sentas, ke la pacon do-nas nur Jesuo. Slogano pendanta super la preĝejo-enirejo: „Eŭkaristio donas vivon”. Ni petu Jesuon kun humileco kaj kordoloro, konsciaj pri nia nekredemo: Sinjoro, kreskigu en ni la kredon! (kp. Luk 17:5).
Spirita komunio: Sinjoro Jesuo Kristo ĉeestanta en la Plejsankta Sakramento! Mi deziras ami Vin super ĉio kaj esti ĉiam kun Vi. Nun mi ne povas akcepti Vin sakramente venu al mi almenaŭ spirite al mia koro. Amen.
Ni hastu ami la homojn! Tiel rapide ili forpasas! Tion memorigas al ni la suba kanto:
Rapide pasas vivo
Rapide pasas vivo, torente fluas temp’.
Post tag’, semajn’, aŭ horo, dispelos nin la vent’.
Sed nun ni ĝojas kune, muziko, danco, kant’.
Ĉielo benas sune, belsonas Esperant’.
Ĝuu ni la etoson, en la amika rond’.
Eĉ malgraŭ la kaoso en kverelema mond’.
La ĝoja tempo pasos, mutiĝos nia kant’.
Do levu ni la toston: ekreĝu Esperant’!
Kaj se la sort’ refoje vokos nin el la mond’.
Denove kantos ĝoje ni en la sama rond’.
Verkis: pastro Tadeo Nowakowski