Numero 128 – printempo 2020
Antaŭvorto
Karaj Legantoj!
Kiel enkondukon al 128a numero de Frateco mi citas kelke da pensoj por hodiaŭ: Vortoj signifas nur tiom, kiom valoras tiu, kiu ilin eldiras. Mi estimas homojn, kiuj saĝe silentas, anstataŭ stulte babili.
Iam al rabeno venis juna judo kaj diris:
– Rabeno, mi estas ateisto.
– Nu bone – diris rabeno – kaj Toraon vi tralegis?
– Kaj kiucele mi legi Toraon, kiam mi estas ateisto?
– Kaj pri Moseo, profetoj kaj Davido jen vi scias ion?
– Ne, rabeno, ja mi estas ateisto…
– Kaj la Dek ordonojn vi konas?
– Ho rabeno, mi ne konas ĉion tion, ĉar mi estas ateisto…
– Do se vi ne legis Toraon, se vi nenion scias pri Moseo, profetoj kaj Davido, se vi ne konas ĉion tion, do vi estas ordinara malklerulo, sed ne ateisto!
„La bona humoro estas treege grava por la tuta feliĉo de nia vivo. Tial oni plantu kaj kulturu ĝin, kvazaŭ arbeton, en kies ombro oni intencas ripozi dum sufoke varmaj tagoj aŭ kies fruktojn oni esperas ĝui.”
(Notoj de ridema filozofo)
Hodiaŭ ni vivas en la mondo, kie alkoholo plenigas malplenon, cigaredo – mankon de proksimeco, kaj interreto – nian solecon…
*
En la nova jaro 2020 mi deziras al ĉiuj Legantoj ĉion plej bonan, ankaŭ bonan humoron. Stanisław Płachta OFM