Numero 127 – vintro 2019
Anĝelo al paŝtistoj diris
La belecon de neĝo dece taksas nur tiuj, kiuj ne vidis ĝin dum multaj jaroj, estante en lando, kie dum kvin monatoj vali-das fino de oktobro. En kio konsistas la ĉarmo de neĝo? Ke estas s i l e n t a. Sekve, ke estas b l a n k a. Silento estas ĉiam dignoplena, kaj rumoro ĉiam ordinara. Dum la tumulto malfa-cile pensi, en la silento homo estas devigita al meditado kaj koncentriĝo. Rumoro dispecigas – silento pligrandigas. Ĉiuj grandaj aferoj, por naskiĝi, bezonas silenton.
Blanko estas pureco kaj virgeco. La sopiro de kreaĵo por la perdita pro peko senkulpeco lasas sin elmezuri per fasciniĝo, kiu ĉirkaŭprenas animon, kiam sur teron falas la unua neĝo. Patrino antaŭ naskiĝo de infano ornamas por ĝi lulilon. Mondo atendanta la alvenon de Savanto vestiĝas per blanko.
Atendo konsistigas la esencon de decembro. Atendo je Festo.
Festo estas la precipa, neĉiutaga vorto. Ĝi signifas pli ol festeno, celebro. Tio estas la stato de feliĉeco. Kristo Sinjoro, komparante Apostolojn kun la servantoj atendantaj sian sinjo-ron, kiam tiu revenus el festo – parolas pri si mem. Estas Li, Savanto, kiu restadas je eterna festo, el kiu degnas descendi surteren. Virgulinoj saĝaj eniras kune kun Fianĉo-Kristo por festo kaj malantaŭ ili estas fermita pordo. Nevokitan festen-anton demandas Sinjoro: “Amiko, kiel vi povis enveni ĉi tien sen nupta vesto?”
Do en la atendado je Festo vintro iĝas neĝa, blankaj lanugoj kirliĝas en aero. Homoj malproksimaj de neĝpureco rapidas en la antaŭtagiĝa krepusko por rorato. En la fronto de ĉi homoj, dezirantaj per preĝo kaj pentofaro reakiri la festan veston, paŝas la dolora paro da kulpintoj: Adamo kaj Eva. Neniu tiel varme kiel ili postulas, ke estu reakirita tio, kio pro ilia malforteco perdiĝis. – Ho Dio, kiu mirinde kreis la homon laŭ via simileco, kaj eĉ pli mirinde lin per la elaĉeto renovigis…
Atendas mondo. Atendas ĉiu kreitaĵo. Adventus. Li venos. Rorate coeli, desuper, et nubes pluant Justum… Rosu, ĉielo, de supre, kaj el vi, nuboj, venu la Justulo. Malfermiĝu la grundo kaj la Savanto ekĝermu. Alfluu ornamita per steloj Virino, kiu elaĉetos la eraron de Eva. Tiu estis orgojlo, Tiu ĉi estos humileco. Tiun malbenas generacioj, Tiun ĉi – nomos benata ĉiuj popoloj. Venu Ŝi, silenta kaj blanka kiel neĝo… Kaj la Vorto fariĝos Korpo… (…)
… Eliris dekreto de Cezaro Aŭgusto, ke la tuta mondo estu registrita… Plenumiĝis tempo. Infano naskiĝis al ni, Filo estas donita al ni. Sur liaj ŝultroj estas la signo de la regado kaj lia nomo estos: Mirinda, Konsilanto, Dio potenca, Patro eterna, Princo de Paco. Tremo trapikis teron, la tremo kiu ĝis nun ne malfortiĝis. Ekde momento, kiam la ĥoro de la anĝeloj eksonis super Staleto, ŝanĝiĝis ĉio kaj neniam la homaro revenos jam al la obskura stato, en kiu ĝi daŭris antaŭ la Elaĉeto. Baldaŭ la tero, kiu naskis la Savanton, ekfloros per nekonata ĝis nun floro de sankteco. La unua estos la sankteco de martireco. La ŝtonoj ĵetataj sur la kapon de sankta Ŝĉepano – tio estas la kugloj mal-kaŝantaj la ofensivon de demono, komencitan en la momento de la naskiĝo de la Princo de Paco.
Pollando travivas profunde la ĝojon de la betlehema nokto, kunigante laŭ sia bontrovo antikvajn kredojn kun la novaj. Vigilio, la vespermanĝo kun la sakramenta karaktero, estas tiel forte ligita kun ni emocie, ke en okuloj de multaj poloj vualas la ĝustan feston. Ĝi fariĝas la enhavo, anstataŭ la enkonduko. La manĝoj konsumataj dum Vigilio, ilia prepar-maniero, ilia sinsekvo estas tradiciaj, simbolaj, neŝanĝeblaj. (…)
La kulmina momento de la vespermanĝo estas inter-divido de oblato, proksimiganta malproksimajn, kuniganta mortintojn kun vivantoj. La etendita manplato kun la panero atingas ekster realecon.
La fojno sternita sur la tablo memorigas la Staleton. Ĉi fojno post la vespermanĝo estos donita al bestaro, kaj pli frue ĝi servos por aŭguri mallongan aŭ grandaĝan vivon, depende de longeco de la kulmo eltirita elsub tablo-tuko.
Unu liberan lokon ĉe la tablo, de neniu okupitan, tra-dicio lasas por la „ekstermontaraj sinjoroj”. Kiu ajn eniros la polan hejmon dum la sankta, vigilia vespero, ekokupos ĉi lokon kaj estos akceptita kiel frato. Unufoje ĉiujare, dum kelkaj horoj, la socio ekkonscias tra ĉi kutimo, kia paradizo estus la mondo, se la leĝoj de la vigilia vespermanĝo regus ĝin konstante. (…)
“Arbeto”, la belega ornamaĵo de la festo de Kristnasko, fieras pri la malnova, kiel kutio, tradicio. Ĝi devenas de la aria arbo de vivo. (…)
Iam en polaj kabanoj dum la Festo estis pendigata ĉe plafono de kunvenejo la tranĉita pinto de abio aŭ piceo, per supro malsupren, ornamita tradicie per ŝeloj de kolorigitaj ovoj (ovo – la simbolo de vivo), mielkukaj figuretoj (post-signo de la anstataŭaj oferoj de homoj kaj bestoj), pomoj signifantaj sanon kaj “mondoj” el oblatoj. (…)
Se en la tago de sankta Barbara pluvis, la meznokta meso okazas dum frosto (kaj inverse). Neĝo knaras sub ŝuoj. Brilas la kabanaj fenestroj, ĉar tio estas unika nokto en la jaro, kiam vilaĝo maldormas kaj lumigas ĝis malfrua nokto. La preĝejon plenplenan de homoj ĉirkaŭas brilo de lumo kaj la nebulo de vaporaĵo fluanta el neĝkovritaj korpoj. Sonoriloj sonas. Fluas ĥore kantataj kristnaskaj kantoj.
Juna aŭ maljuna, kredanta aŭ religie indiferenta – ĉu estas ie polo, por kiu la melodioj: „Di’ naskiĝas, forto falas”, „Dum nokt’ silenta”, „Kiu kuros al Etulo” – ne konsistigus la parton de propra animo? Ili kunkreskis forte kun poleco, de kiu estas la ekfloro, kaj povas esti prave la fiero.
Ĉiu kristana popolo posedas siajn kristnaskajn kantojn, nenie tamen elkreskis da ili simila multeco, nenie ili estas same senperaj kaj teneraj. Arturo Górski en unu el siaj verkoj nomis Slavojn „naskitaj aŭskultantoj de la ok beatec-promesoj”. Ni aldonu, ke ili estis ankaŭ naskitaj honorantoj de la kripo. El Diaj misteroj Kristnasko ŝajnis plej proksima kaj plej amata. Popolo neriĉa, kutima je severaj vintroj, kunsentis al juna Patrino, „kiu malriĉa estis, tukon el kapo prenis”, por vuali la Infanon kuŝigitan sur fojno. Zofia Kossak
El: Zofia Kossak, ROK POLSKI Obyczaj i wiara, Instytut Wydawniczy PAX, 1974, paĝoj 179-188.
Esperantigis: Stanisław Śmigielski