Numero 128 – printempo 2020

Aktoro kiu estis pastro

Kazimierz Orzechowski translokis sian aktorecon en pastre-con, fordonis donace. Sed ankaŭ pastrecon li translokadis en aktor-econ. Li ekludis la rolojn de pastroj en kelkdek filmoj, en centoj da eroj de seriaj filmoj.

 

Mi revenas el la bela sepulto de pastro Kazimiro Orze-chowski. Ĉar sepultoj estadas belaj kaj tute ne pro tio, ke estas bela vetero. La entombigo de la Pastro estis bela, ĉar ni ĉiuj sentis, ke ni adiaŭas la belan homon, ke ni ĉiuj multe al li ŝuldas.

Kazimierz Orzechowski – la unua pastro inter aktoroj kaj la unua aktoro inter pastroj. Nefacile akiri tian titolon en la lando de Karlo Wojtyła. Tamen pastro Kazimiro estis la aktoro pli longe kaj pli intense ol sankta Johano Paŭlo la Dua,  pro tio – konservante ĉiujn proporciojn – la pastro Kazimiro meritas tiun nomon. Li estis la aktoro pli frue, antaŭ ol pastriĝis. La aktoro pasioplena – enamiĝinta en teatro, en poezio, en la magio de scenejo, la aktoro belstatura, kapabla, posedanta pro-speron kaj la malfermitan vojon al sukceso. Tamen iutage el la ambono de la varsovia preĝejo de Vizitaninoj la karisma sacer-doto Bronislavo Bozowski en la viziula prediko kun la vortoj “kaj ankaŭ Vin vokis Sinjoro!” montris fingre al la preĝeja ĥorejo. Kaj tie kaŭrinta sidis promesanta 24-jara aktoro de Teatr Polski Kazik Orzechowski.  Ĉi montra fingro de pastro Bozow-ski ŝanĝis lian vivon. Verdire al porpastra seminario oni ne volis lin akcepti (ŝajne pro la timo, ke estos skandaloj), sed pro-petis por li la kardinalo Stefano Wyszyński. Kvin jarojn poste la juna aktoro pastriĝis, baldaŭ poste iĝis la kapelano de la kreo-povaj medioj. Li iĝis la pastro de granda kredo kaj pasio de la repacigado de homoj kun Dio per la potenco de Vorto, kaj ankaŭ de la eksterordinara sentemo, empatio, karismo. Sian aktorecon kaj tute la prozan amon al ĝi li fordonis por la servo al pli granda kaj pli grava Afero.

Estante pastro, li ne rezignis tute pri aktoreco. Malfort-eco?  Ridindeco? Tute ne – montriĝis, ke ĝuste la forto. Kazi-mierz Orzechowski  transportis  sian aktorecon en pastrecon, li fordonis donace. Sed ankaŭ la pastrecon li transportadis en aktorecon. Li ekludis rolojn de pastroj en kelkdek filmoj (inter alie en la filmoj: “Panny z Wilka” kaj „Człowiek z żelaza”),  en centoj da seriaj filmoj (ĉefe „Złotopolscy”). Li estis la ununura pastro en Pollando (en la mondo?) kun la konstanta permeso ludi en filmoj. Ĉi permeson havigis al li la kardinalo Wyszyński kaj feliĉe dum laŭvicaj kelkdek jaroj neniu kuraĝis ĝin revoki.

„En ĉiuj jarcentoj amant” oni parolis pri li, ĉar vere Kazik havis en okulo la ekfulmon kaj havis la ĉarmon, kiu povis doni al li la riĉan aktoran karieron. Tamen li elektis alie. Dio dcecidis alie. Kazik iĝis la pastro sentema, gaja kaj nekon-vencia, kiel lia amiko el la preĝejo de Vizitaninoj, pastro poeto Johano Twardowski. Fronte al Dio humila, fronte al homoj deli-kata kaj mizerikorda, fronte al formoj kaj konvenecoj spitema, iom petolema, foje eĉ provoka. Ekde 30 jaroj li estis la kape-lano de la Hejmo de Aktoro Veterano en la urbo Skolimów. Malgraŭ ke de longe li ne havis ĉi funkcion, fakte li estis do la kapelano de verkistoj, tre multaj verkistoj. Trompemaj, nehu-milaj, serĉantaj spiritoj, al kiuj foje la grandeco de koro enigata de ili en teatron aŭ filmon iom malhelpas en la humila preĝo kaj sindonemo. La pastro Kazik pacience direktadis ilin (nin!) al ĝustaj vojoj, kaj liaj – unuflanke multkoloreco kaj humoro, kaj aliflanke – fervoro kaj la granda talento tradukadi Dian Vorton al la lingvo de niaj emocioj, faris lin por la homoj de arto eks-terordinare kredinda.

Pastro Kazimierz estis ankaŭ mia pastro, mi dankoŝul-das al li tre multe. Antaŭ 36 jaroj, en la sama preĝejo de Vizit-aninoj li ĉirkaŭvolvis per stulo manon mian kaj de mia ankoraŭ tiam fianĉino kaj tiel forte li streĉis la nodon, ke ni ne havis la ŝancon ekomovi manplatojn. Li diris tiam inter alie: „Se Dio pridonacos vin per infanoj, kaj okazos tiel, ke tie, kie vi estos, ne estos sur muro la kruco, genuiĝu kaj preĝu ĉe la liteto de via infano. Ĉar en ĝi estas Dio”. Poste li baptis niajn infanojn, sepultis mian karmemoran Panjon, kaj sian aktoran amikinon, Barbara Rachwalska, poste li renovigis nian voton je la datre-veno ĉe la sama altaro. Ĉar votojn unufoje faritajn valoras reno-vigadi.

Dum la  sepulto en la preĝejo de Vizitaninoj faladis alta-ron sunradioj; aktoroj, reĝisoroj kaj pastroj parolis, kiel multe ili ŝuldas al Kazimiro. En la sunplena tombejo en Konstancin estis ankaŭ homamaso. Iom malgaja, ke Kazikon vokis jam la Plejgrava Reĝisoro, sed ankaŭ serena, kiel serena estis pastro Kazik. Kaj eĉ gaja, ĉar ĉiuj ni ridetadis, ke ni havis la feliĉon koni Lin. Kaj kiu Lin ne konis – tiu ne ĉagreniĝu. Iam Lin ren-kontos.

Maciej Pawlicki

El: Semajna Revuo SIECI, 12-18.08.2019, paĝo 104.

Elpoligis: Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODSZEDŁ DO PANA we wrześniu 2023: Tadeusz Sas; Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
  • włoski - o. Cyprian
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony