Numero 135 – vintro 2021
6 kurtaj rakontoj kun profunda senco
- Foje, ĉiuj vilaĝanoj decidis komune preĝi por la pluvo. En la interkonsentita tago kolektiĝis ĉiuj, sed nur unu knabeto venis kun ombrelo. Tio estas KREDO.
- Kiam ni suprenĵetas la infanojn, ili ridas, ĉar ili certas, ke ili estos kaptitaj. Tio estas KONFIDO.
- Ĉiuvespere ni enlitiĝas sen ajna certeco, ke ni vek-iĝos, tamen ni agordas la vekhorloĝojn. Tio estas ESPERO.
- Ni havas grandajn planojn por morgaŭ, kvankam ni nenion scias pri estonto. Tio estas CERTECO.
- Ni vidas, kiel suferas la tuta mondo, tamen ni geedz-iĝas kaj naskas infanojn. Tio estas AMO.
- Sur sportĉemizo de aĝa virino estas skribita: “mi havas 80 jarojn, sed mi sentas min, kiel 16-jarulino kun 64-jara staĝo”. Tio estas ĜUSTA VIVPOZICIO.
Ĉion bonan al ĉiuj! Provu vivi laŭ tiuj rakontetoj!
(Israela Esperantisto 171, printempo 2021)
_______________________________________________
Danke al simpla kaj klara strukturo de Esperanto (multe pli facila ol kiu ajn el la etnaj lingvoj) post unu aŭ du jaroj ĉiu infano komprenas la meĥanismon de la homa ko-munikado. Multaj homoj dankas al Esperanto pro tio, ke ili, fine, vidas klare la strukturon de la pensado kaj tiun de ling-voj. Esperanto estas ideala studobjekto, kiu instruas pri logiko kaj kostas por la ŝtato ĉirkaŭ kvaronon kompare al la ceteraj lingvoj. Ĝi estas lernebla de ĉiu mense sana homo.
(Juna Amiko, marto 1998/3)