Numero 133 – somero 2021

2021 – la Jaro de Cyprian Kamil Norwid

          En la jaro 2021 pasas 200 jaroj ekde la naskiĝo de Cipriano Kamilo Norwid. Li venis en la mondon la 24-an de septembro 1821 en Mazovio, en la loko Lasków-Głuche apud la urbo Radzymin. Li estis la poeto, dramverkisto, prozisto, artisto de belaj artoj kaj pensulo. Li mortis la 23-an de majo en la Hejmo de Sankta Kazimiro en la loko Ivry apud Parizo, forlasita kaj forgesita. La pli grandan vivo-parton li pasigis en elmigrado, vojaĝante tra Germanio, Italio, Belgio, Britio kaj Usono, por definitive ekloĝi en la ĉefurbo de Francio.

 

En sia verkado C. K. Norwid sin turnadis al la nacia kaj la eŭropa tradicioj, kaj samtempe estis la kuraĝa novig-anto kaj kritikisto de diversaj simptomoj de la socia kaj po-litika vivo. La patriotismon li levadis al rango de la plej alta valoro. Simile pritraktis li kiel la konscia kaj profunde kredanta katoliko la aferojn etikajn, filozofiajn kaj teolo-giajn. Konstante interesis lin homo, sur tiu li koncentris sian poezian kaj artistan atenton. Sankta Johano Paŭlo la Dua skribis: “Cipriano Norwid lasis la verkon, el kiu ema-nas la lumo ebliganta eniri pli profunde en la veron de nia sinteno esti homo, kristano, eŭropano kaj polo”. Por ĉiam  eniris en la komunan konscion la frazoj de Norwid, tiaj kiel: “Patrujo tio estas la granda, kolektiva devo”. (…)

 

(…) Cipriano Kamilo Norwid travivis sian junecon en la Lando, kaj la maturajn jarojn en la elmigrado. En la jaro 1855 agnoskita de la okupaciaj rusaj aŭtoritatoj kiel la po-litika “ekzilito” al Pollando li jam ne povis reveni. En la jaro 2001 en la Vavel-kastelo, en la Kripto de Naciaj Aŭgurpoetoj estis lokita la urno kun la tero el la tombo de Norwid. La poeto “vaganto” simbole revenis al la Patrujo.

 

La plej eminentaj polaj poetoj iradis laŭ la itinero de Norwid. Lia krea kontribuo en la modernan polan litera-turon, kaj pli vaste en la polan kulturon, estas grandega,  sur multaj kampoj la decida. Je la rekono de la meritoj de Cyprian Kamil Norwid por la pola arto kaj la pola kulturo, en la jaro de 200-jariĝo de lia naskiĝo, la Sejmo de Respubliko Pollando establas la jaron 2021 la Jaro de Cyprian Kamil Norwid.

MARŜALO de SEJMO

Elżbieta Witek

 

El la REZOLUCIO de la SEJMO DE  RESPUBLIKO POLLANDO el 27-a de novembro 2020 pri la establo de la jaro 2021 la Jaro de C.K. NORWID

EL:MICHAEL, Edycja Polska, Rok XXII, N-ro 111, marto-aprilo 2021

Esperantigis: Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w lutym 2023: Czesława Słysz, Jadwiga Welc, Katarzyna Kowalska, Władysław Magdziak, Danuta Wielgosz
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
  • włoski - o. Cyprian
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony